
Oni ĉefe povas difini kvar uz-funkciojn:
- 1. Elpreno kaj transporto de nutraĵoj likvaj, duon-likvaj, aŭ el eroj pli malpli regulaj, de iu ujo al alia, aŭ de ujo al buŝo. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "transportiloj", kaj ĝi parencas al ŝovelilo.
- 2. Distranĉo de pecoj el nutraĵo unupeca sed sen granda rezisto, kiel glaciaĵo, flaŭno, kuirita ovo, frukto, k.s. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "medio-modifiloj", kaj ĝi parencas al ŝpato.
- 3. Kreado de interna kirlo en kuirad-preparado, cele al miksado, aŭ al reguligo de la varmeco. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "medio-modifiloj", kaj ĝi parencas al kirlilo (kemio).
- 4. Dozado de la nutraj elementoj postulataj por iu preparado. Laŭ tiu uzo, ĝi klasiĝas en la kategorio de teknikaj objektoj "informiloj", kaj ĝi parencas al gradigita tubo (kemio).
Noto: Tiuj uzfunkcioj ne malhelpas uzon kun tute alia celo (vidu supre "deflankeniĝantaj uzoj").
Nessun commento:
Posta un commento